Poliglota kafejo

Poliglota kafejo

Ĝi nun fariĝis kutimo. Esperanto-tablo ĉeestas ĉe la monata poliglota kafejo organizita de la urbo Hérouville Saint Clair. Se la loko ŝanĝiĝas regule, la bona etoso konserviĝas kaj la medio ĉiam amika. Hieraŭ vespere estis en la “trinkejo” de la Café des Images okazinta (unufoje ne kutimo) la dua kunveno de la monato. Por tiuj, kiuj ne scias, la Café des Images estas kinejo, orientita “arto kaj eseo”, organizanta kulturajn eventojn kaj filmajn amantojn. Ĝi situas en Hérouville Saint Clair, franca urbo kun asocia kaj kultura riĉeco kaj situanta en la aglomeraĵo de Caen.

Inter la centoj da asocioj de la urbo troviĝas la plej granda Esperanto-asocio de Calvados (kaj samtempe la sola, do la konkurenco ne tre malglata): Hérouville Esperanto. Asocio, de kiu mi estas membro dum unu jaro kaj ankaŭ mi refaras la retejon (attendu : la retligilo ligas al la malnova retejo, la nova disvolviĝas) kaj certigas (por nun sole) administradon de la Facebook-paĝo freŝdate kreita. Jes mi profitas iom por reklamigi miajn agojn…

Ni estis kvar… post tri, tamen ni estis ĉe la evento. Ĉirkaŭ ni troviĝis ankaŭ rusa tablo (kun unu persono kaj tre malmulte vizitata), franca tablo (por eksterlandanoj do), duobla angla tablo (tre vigla), hispana tablo (ankaŭ tre aktiva) kaj germana tablo (tre trankvila ĉar tenita de unu persono). Estas domaĝo, ke en nia kazo, Esperanto ne allogis pli ol plenmanon da scivolemuloj. Scivolemuloj kiuj jam traktis Esperanton en diversaj situacioj. Alivorte, ni ne multe parolis pri Esperanto. Tamen la varma etoso kaj la lingva miksaĵo permesis al iu ajn lingva interesato pasigi tre plaĉan momenton; estis mia kazo.



La evento okazis de 19 ĝis 21h. Por la interesatoj kaj se vi volas renkonti la asocion, sciu, ke alia kafejo estas planita por la 23-a de novembro en la biblioteko de la urbo (kaj situanta apud la Café des Images) ĉi-foje de 14:30 ĝis 17:30. Parenteze (kaj mi denove reklamas), se vi volas koni bonan parton de la agoj de la asocio, vi povas sekvi la paĝon de Facebook 😉

Mi parolos pli detale pri la asocio, kiu havas multan sperton kaj organizas multajn eventojn kaj renkontiĝojn ĉirkaŭ Esperanto; sed en dediĉita artikolo. Intertempe, ne hezitu rigardi ĉiujn ligojn se vi estas scivolema, interesita aŭ nur ŝatas alklaki retaferojn ; dume mi diras vin : ĝis baldaŭ.

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: