Universala Kongreso 2019

Universala Kongreso 2019

Esperanto-Kongresoj, unu el la emblemoj de Zamenhof. Por tiuj kiuj ne scias kio estas, ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj (dankon Vikipedio). Pli simple, vidu ĝin kia ĉiujara festivalo dediĉita al Esperanto.

La lando ŝanĝiĝas ĉiujare. ĉi tiu jaro (2019), ĝi okazis en Finnlando, kiu konvenis min pro kialoj jam menciitaj ĉi tie. Komence mi planis iri tien dum la ok tagoj (20-27 julio), sed aperis alia okazo : Finnaj someraj kursoj, por lerni… la finnan lingvon (kiu logikiĝas fakte). Ĝi komenciĝis la 9an de julio kaj daŭris tri semajnojn. Evidente mi faris krucon pri la Kongreso … parte.

Efektive, miaj semajnfinoj estante liberaj, mi tamen povis iri tien dum la unuaj du tagoj. Estis multe da blablaoj, tamen ĝi permesis min gustumi la etoson de Kongreso kaj iri al mia unua granda Esperanto-kunveno. Honeste ĝi estas evento, kiun iu ajn esperantisto lernanto devas vivi almenaŭ unu fojon.

Ŝajnas al mi, ke estas malpli multaj homoj ol la antaŭa (ĉiuokaze mi memoras, ke la UK 2018 havis pli multajn partoprenantojn), tamen preskaŭ 900 homoj el 57 landoj kiuj povas paroli per la sama lingvo, sen interpretisto, ĝi impresas.

Universala kongreso afiŝo
Flago Lahtio Kongreso

Poste, Lahtio estas bela urbo, krome, ĝi ricevis la nomon “Verda Ĉefurbo de Eŭropo” (franca artikolo), tiel perfekta por la ejo de la Kongreso. Bona parto de la agadoj okazis en la (grandega) sketado de la urbo (Isku areena). Esperanto flagoj estis starigitaj ekstere kaj kiel por multaj festivaloj, “festivalanoj” havis insignon kun sia nomo kaj nacieco.

Ŝajnas sensignifa dirita tiel, sed kiam ni marŝas meze de ĉio ĉi, la sento aparteni al mikrokosmo (Esperantujo ?) ĉeestas (aspekto plifortigita pro la fakto, ke la finnoj estas tre silentaj kaj la finnaj urboj preskaŭ senhomaj).

La programo aspektis tre agrabla : prelegoj (multaj), koncertoj, subĉielaj agadoj, turneoj, kursoj, ekskursoj, sen forgesi la okazon efektivigi sian Esperanton. Persone mi aĉetis du librojn ĉe la libroservo (unu pri la Historio de la UEA kaj la alia pri Sol Re Sol lingvo), aldone la belega kaj ekscita (hem) Kalevala proponita kun la enirpermesilo. Tiel kiel ĉeestis kurson pri scienca popularigado (Spacteleskopoj). Sciante, ke mi eklernis Esperanton antaŭ nur unu jaro kaj ke mi ne sentis min vere perdita; efektive Esperanto lerneblas rapide, aŭ tre rapide.

Eble io ĝenis min iomete. Pri krokodili fakte. Aligatori, okej, ĝi ne estas terura (tamen en kazo de granda bloko, ni tute ne havas vere elekton, ĝi estas la sama principo de komunikado), sed mi ne vidas kiel krokodili en la koridoroj aŭ kiam homoj de la sama nacieco ĉirkaŭpaŝas, devas esti malpermesita.

Plujfoje, mi vidis (anticipe pardonu) malnovajn esperantistojn palpebrumas eĉ ne afable interpelacias homojn, kiuj evidente ne ĉiuj parolis Esperanton (mi supozas, ke devas esti unu en la grupo kaj la aliaj estis tie por vojaĝi). Ĉi tiuj estis malplimultaj reagoj, tamen oni devas emfazi kiel kontraŭbatalado de la malfermiteco esprimita de la parolantoj. Sincere farante tion, ne igas homojn deziri lerni Esperanton.

Esperanto Kongreso Preleĝejo

Mi faris filmeton pri la inaŭgura ceremonio (longeta), sed la oficiala video (supre) estas multe pli bona kaj pli ĝisfunda. Eble vi devus rigardi la retejo de ĝia kreinto

Mi nur rimarkis, ke mi havas tiparon problemon kun Elementor, do ĉio estas sufiĉe streĉa. Se vi havas solvon, mi prenas ĝin.

Venontjare, la UK okazos en Montrealo. Mi neniam aliris Kebekion, mi amegus iri tien sed mi ne pensas, ke mi irus. La kialo ? Vi scias, kiom kostas aviadila bileto por Ameriko ?! Mi pensas ke mi alirus IJK-n. Ĝi estus la ŝanco renkonti esperantistojn de mia aĝo…

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: