Feliĉan Novjaron Ĉiuj !

Feliĉan Novjaron Ĉiuj !

2020 alvenis, kaj kun ĝi, multe da novaj aferoj.

Kiel vi vidas, mi verkis nenion dum pli ol du monatoj. Mi estis sufiĉe okupita de mia flanko. Se vi volas scii ĉion, mi faris multan volontuladon, mi prizorgis la ciferecan agadon de la asocio Hérouville Esperanto (Facebook-paĝo, ĝia retejo kaj interreta kvizo). Por ĉi tiu nova jaro 2020, mi enŝipiĝos pri io alia. Efektive, miaj vojaĝaj ŝancoj kompromititaj, mi komencis plenumi malnovan deziron: verki (aŭ skribi ?)

Mi jam komencis skribi / verki france, tamen mi ankaŭ provis esperante. Tiu estas plej mafacila sed interese por mi, mia esperanto kaj iuj miaj ideoj (kaj mi havas multajn ideojn). Estas iom de mia maniero kontribui al mia plej ŝatata lingvo 😉 Klare, la blogo fariĝos literatura / redakta blogo, kiu estos pli utila por mi.

Do estos multaj ŝanĝoj en la venontaj tagoj (la temo ŝanĝiĝos kaj sekve la apero de la blogo), sed mi ĉiam parolos pri la Esperanto-komunumo per la asocio, al kiu mi (aktive) partoprenas. Mi planas verki en Esperanto kaj france (multe pli facile por mi). Do se vi ŝatas legi kaj interŝanĝi, ne hezitu sekvi la estontecon de la blogo.

Intertempe mi deziras al vi feliĉan novan jaron, plenan de feliĉo kaj sano.

Feliĉan novjaron (ankoraŭ)
Feliĉan novjaron

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: