La bombono

La bombono

La suno jam subiras, sed nun mi memoras. Mi memoras ke ĉio komencis unu vesperon de oktobro, antaŭ dek kvin jaroj. Mi trankvile restudis, kiam sciigo el mia telefono kaptis mian atenton… Ĝi estis franca tekstmesaĝo :

« Coucou. »

La lingvo ne surpriziĝis, nur miaj plej proksimaj amikoj sciis pri mia intereso al Esperanto. La sendinto, aliflanke, estis tute nekonata por mi. Kutime, mi estus foriginta la mesaĝon kaj daŭrigita sen plia penso. Sed mi laboris multajn horojn kaj, se unu el miaj amikoj amuzis min, mi ne gravas iom amuziĝi. Mi respondis per :

“Saluton.”

Kelkajn sekundojn poste, respondo alvenis, esperante ĉifoje :

“Ĉu vi ŝatas bombonojn ?”

Mi atendis ion ajn ol tion. Kiu povus esti ? Fakte, tio estas ĝuste la demando, kiun mi skribis.

“Vi ŝatus scii, ĉu ne ? Tiam respondu la demandon : Ĉu vi ŝatas bombonojn ?”

Mi konfesas, ke ĉi tiu mistero titilis mian scivolon, sed ankaŭ iomete maltrankviligis min. Ĉiuokaze, mi estis enfermita en mia eta studio, mi ne vidas, kion mi riskas, do mi respondis singarde :

“Bonege. Jes, mi ŝatas bombonojn. Nun, kiu vi estas ?”

La respondo venis rapide.

“Ĉu vi volas bombonon ?”

Mi estis tentita diri jes, sed mi nenion faris. Io ne pravis. Sciante la limojn de mia pacienco, neniu ĉirkaŭ mi iam ajn rakontos al mi tiel ŝercon. Mi ignoris la demandon kaj skribis :

” – Kiu estas tio fine ? Kion vi volas ?
– Amiko, ĉu vi volas bombonon ?
– Forfikiĝu !”

Mi forigis la mesaĝojn, poste blokis la numeron. Tiu ulo hirtigis mian haŭton. Mi ne volis scii, kiu li estis se li ne provis kontakti min denove. Mi ĵetis mian telefonon sur mian liton kaj provis malstreĉiĝi kun iom da muziko. Baldaŭ tiu ĝena interparolo fariĝis malpreciza memoro. Malagrabla ja, sed nur malproksima memoro. Mi revenis al studado kaj ne pensis pri ĝi la tutan nokton. La sekvan tagon tamen, aferoj vere diferencis.

Mi sidis en la amfiteatro, prenante unu el miaj plej enuigaj prelegoj. Almenaŭ, tion mi esperis kion pensis la prelegulo. La vero estas, ke mi spektis animacian serion sur mia komputila ekrano kun unu el miaj amikoj. Bona serio parenteze, kun freneza scenaro kaj ĉiaj roluloj, sed mi perdiĝas. La plej grava afero estas, ke mi ricevis alian SMS. La fino de la nombro malsamis per unu cifero, sed ĝi nur povus esti la sama persono :

“Ĉu vi volas bombonon ?”

Dum momento, mi frostis. Ĉi tiu ulo devis esti perturbata por persisti tiel ! Tamen, por eviti ian hastan juĝon, mi demandis al mia amiko ĉu ŝi konis la aŭtoron de ĉi tiu mesaĝo iel ajn. Ŝi ekrigardis ĝin, poste skuis la kapon. Nun, mi estis oficiale maltrankviligita, tial mi rakontis al ŝi la tutan historion. Ŝi pli amuzis ol maltrankviliĝis.

– En mia opinio, estas nenio maltrankviligita. Ri verŝajne estas nur stultulo kun nenio alia farenda. Nune, ri probable havas bonan tempon kun siaj samuloj pri sia ŝerco. Bloku la prefikson kaj la kazo solviĝos.
– Se vi diras tion. Sed kiel vi klarigas ke “ri” – vi scias ke mi ne ŝatas tiun seksneŭtralaĉo – scias skribi esperante ? Krom li verŝajne uzas esperanta klavaro. Ĝi ŝajnas al mi malofta…
– Tre simpla: google-traduko. Ri verkas riajn frazojn en la angla kaj poste havas ilin tradukitaj per la tradukilo. Vi surprizus la efikecon de tradukantoj kiam vi uzas tiujn ilojn en la angla.
– Eble… tamen… oh ! Nenio.

Mi faris tion, kion ŝi diris kaj ni rekomencis nian spektadon. Nun ĉio revenos al la normalo. Mi ne povus esti pli erara.
Dek minutoj poste, mia komputilo sciigis min kiam retpoŝto eniris. Mi ne bezonis legi ĝin. La titolo de la temo sufiĉis : Ĉu vi volas bombonon ?

Mi regardis mian amikinon. Kiel mi, ŝi frostis kaj rigardis min kun miksaĵo de nekompreno kaj maltrankvilo. Fronte al ŝia elokventa silento, mi malfermis la retpoŝton. Ĝi estis mallonga, sed efika :

Saluton,
Ni ne finis nian konversacion. Mi tre volas scii ĉu vi volas bombonon.
Respondu min. Vi ne ŝajnas tre atentema.
P.S : Mi ankaŭ ŝatas ĉi tiun serion, je la fino de la vian epizodo, ambaŭ roluloj perdas ilian memoron, sed ili estas savitaj de la alveno de iu, kiu ne havos agnoskon pro sia agado.

Li estis ĉi tie. Kiel alie klarigi la fakton, ke li konas tiujn informojn kaj precipe tion, kion mi rigardis ? Sen pensi plu, mi forigis miajn aferojn kaj rapidis el la amfiteatro kaj poste el la konstruaĵo. Mi iris al legadĉambro en la universita biblioteko tiel mi povis pensi. Kiu estis ĉi tiu persono ? Kion li volis min ? Neeblis, ke ĝi estis iu amika. Ne sciante, mia poŝtelefona numero, mia retpoŝto kaj kiu scias kion alian.
Tiam mi faris ion tre stultan. Mi respondis lin :

Kion vi volas aĉulo ?!
Lasu min sola aŭ mi montros tiun al la policanoj !
Ĉu vi aŭdis min ?! Forfikiĝu !

Denove, la respondo estis tre rapida (eĉ ne kvin sekundoj) kvazaŭ ĝi estis preparita antaŭ longe.

Faru laŭ via plaĉo.
Ĉu vi volas bombonon ?

Mi fermis mian komputilon kaj kuris ekstere. Mi elprenis mian telefonon por telefoni 17. Ĝi sonis, kio ŝajnis kiel eterneco, sed kiam iu finfine reprenis la telefonon, neniun vorton alvenis.
Kion mi intencis diri? Iu tekstis kaj retpoŝtigis min kaj ofertas al mi frandaĵojn? Estis limigitaj argumentoj, krom soni tute ridinde.
Mi pendis.

Mi revenis hejmen kaj enŝlositis en mia apartamento. Unu horo poste, mi legis novan kaj multe pli minacan retpoŝton. Denove, mi hezitis telefoni al la polico :

Senutilas enŝlosita vin, mi ankoraŭ povas vidi vin. Eble vi forigos min se vi respondos tiun demandon. Mi ne volas multe pli.
Respondu min ! Bonvolu…

Ho jes, mi volus telefoni al la polico. Sed plejparte, mi nur volis liberigi min de mia persekutanto. Do sen plia konsidero, mi skribis “jes” kaj premis la sendan ikonon. Ĉu mi bedaŭris ĝin? Estis malfacile diri, sed…

Tok, tok… tok, tok…

Iu frapis ĉe mia pordo. La frapado estis regula kaj ne tre laŭta. Mi eĉ ekhavis anserobombojn. Mi mallonge hezitis, poste, kiam pli multaj frapoj eksonis, mi marŝis al la pordo kaj abrupte malfermis ĝin.

Neniu. La vestiblo estis dezerta. Nudpieda, mi elpaŝis kaj sentis ion sub mia maldekstra piedo. Mi rigardis malsupren kaj malantaŭeniris. Unu sukeraĵo envolvita en ruĝa papero estis pozita sur mia mato. Mi reprenis ĝin por ekzameni ĝin pli bone, sed ne estis multe pli por diri. Ĝi estis nur bombono.

Sciigo sonoris. Nova retpoŝto ĵus alvenis, titolita: “Bravo” :

Bravo,
Vi vidas, ne estis tiel malfacile. Nun gardu la bombonon, ne ĵetu ĝin.
Via vivo estos kruela. Vi bezonos ĝin unu tagon.
Nun, rigardu ekstere kaj diru min adiaŭ.

La du fenestroj de mia studio rigardis la okupatan straton. Mi aliris unu el ili kaj elrigardis. Unue mi vidis nenion eksternorman, sed poste mi vidis lin… aŭ ĝin.

Ĝi estis sur la kontraŭa trotuaro svingante min. Kun la alteco kaj ĝia kapuĉo, estis malfacile rakonti ĉu ĝi estis viro aŭ virino. En vero, ĝi ne estis la plej grava afero, ĝia vizaĝo tiel maltrankviliĝis min. Ĝia haŭto aspektis glatega, liaj okuloj enprofundiĝis, la nazo surprize malgranda kaj la buŝo … ĝia buŝo ne havis lipojn kaj montris vicon da akraj dentoj.

Ne sciante kion alian fari, mi salutis ĝin reen.Terura rideto distordis ĝiajn trajtojn, ŝajne streĉiĝante nedifinite. Poste ĝi foriris. Mi sekvis ĝin per miaj okuloj dum momento, irante laŭ la strato ĝis la ĉefa placo kaj poste malaperante en la homamason.


Mi maljunas nun. Miajn studojn estas finitaj antaŭ longe. Mi trovis laboron kaj komencis familion. Mi ŝatus povi diri, ke mi havas bonegan vivadon, sed fakte, estas pli male.

Kiam mi plenumis 35 jarojn, mia edzino mortis subite. Ne per kancero aŭ aŭtomobila akcidento, kion ofte okazas en ĉi tiu rakonto, sed per mortigo. Ŝi revenis hejmen iom pli malfrue ol la aliaj tagoj. Fanny kutimis, ŝi faris ĉi tiun vojiron ĉiutage, sed ĉi-vespere estis ŝia lasta. La polico min diris, ke ili volis preni ŝian monujon kaj ŝi estis ponardita defendante sin. Aŭskultante ilin, estis preskaŭ ŝia kulpo. Sciante ŝiaj murdistoj malliberejo por la resto de iliaj vivoj, neniam konsolis min. Mi vivis en malĝojo dum jaroj ĝis nia filo, Corin, laŭvice estis mortigita. Akcidento ĉi-foje. La ŝoforo, maltrankvila viro, venigis sian filinon hejmen de la lernejo kaj havis momenton de neatento. Tio sufiĉis. La ambulanco eĉ ne havis tempon alveni ĝis la vivo forlasis Corin.

Vidvigita kaj seninfana, mi perdis mian laboron kelkajn monatojn poste. Nun, dum mi rigardas reen mian vivon, mi memoras ĉi tiun sukeraĵon. Mi finis kredante, ke ĉiujn ĉi fatalaĵojn estas ligitaj al tiu malbenita bombono ! Eble alvenis la tempo, mi tamen ne vidas kion mi pli povas fari.

Mi leviĝas dolore kaj mi supreniras al mian oficejon. Tie, mi malfermas la skatolon, en kiu mi konservas plejparte el miaj memoroj. Meze de la modelaj aŭtoj de mia filo kaj la juvelaĵoj de mia edzino, mi trovis ĝin. Mi elpakis ĝin mallerte kaj rigardis ĝin. Ĝi estis bombono, ia ruĝa ovo-forma pilko, kiu parte reflektis la sunlumon. Ŝultrolevante, mi sidis ĉe mia skribtablo kaj enmetis ĝin en mian buŝon. Nu, simpla dolĉa frandaĵo, certe agrabla sed nenio speciala…

Hi hi hi hi…

Kristala ridado resonas. Ĝi aspektas malproksima kaj proksima samtempe. Kiam mi aŭdas ĝin denove, ĝi ŝajnas veni de la salono. Mi malsupreniras kaj rigardas. Mia koro preskaŭ haltis, ne pro timo, sed pro ĝojo : apud la ŝtona kameno staras mia filo kaj mia edzino.

Ili estas ĝuste kiel mi memoras ilin, junaj kaj viglaj. Dum mi alproksimiĝas, Corin vidas min kaj kura renkonte min. Mi brakumas ŝin larme, dum ridedante, Fanny proksimiĝas laŭvice. Mi ne povas kredi ĝin. Miraklo, ĝi estas miraklo. Mia familio revenis al la vivo ! Mi brakumas Fanny kaj ŝi flustras :

“Vi prenis vian tempon. Venu, ni iru ĝui la sunbrilon.”

Ŝi prenas Corin per la mano kaj iras malfermi la antaŭan pordon. Mi rigardas ŝin dum momento. Ŝi estas tiel bela, same kiel la lastan fojon kiam mi vidis ŝin, kiam ŝi vivis. Nur ŝia rideto ŝajnas malsama ; rigardanto atente, ŝiaj dentoj ŝajnas al mi, dum eta momento, tre akraj. Sed ĉi tiu impreso rapide malaperis.
Dum la blindiga lumo el la ekstero venas forpeli la mallumon, mi ekprenas la manon de mia edzino kaj marŝas por la lasta fojo, mi scias, tra mia ĉefa pordo.


Traduko de la raporto de oficiro Samuel Baschet.

Ricevinte vokon de s-ro Bouhier, najbaro de viktimo. La kazo estas sufiĉe mistera. La proprietulo, s-ro Chéreau, estis trovita mortinta en sia oficejo hodiaŭ je precize 13:44. Laŭ la aŭtopsiisto, lia morto datus de antaŭ du tagoj kaj kaŭzus pro la ingeston de mortiga substanco, probable cianuro. La viro, vidvino kaj senlaborulo, ŝajnis pasi tra malbonega tempo. La memmortiga hipotezo ŝajnas nediskutebla, tamen profundaj markoj markas la kolon de la viro.

La aŭtopsiisto diras, ke la viro ne povus esti kaŭzinta al si tiujn markojn. Ili aspektas kiel mordo, sed lasitaj de kolosa makzelo. Juĝante laŭ la profundo, akreco kaj grandeco, la aŭtopsiisto pretendas, ke ĝi havas frapan similecon al la makzelo de ŝarko. Tio estas ridinda supozo, tamen estas io fiŝa pri ĉi tiu domo. Kiam oficiro Gardet kaj mi eniris, ĉiuj fenestroj estis enŝovitaj kaj polvo flugetis ĉirkaŭ la ĉambro. Estas malfacile imagi sanan homon loĝanto en tiel ejo.

Krom la posedanto de la domo, estis neniu alia. Tamen, oficiro Gardet deklaras, ke li vidis silueton en la kuirejo, antraŭ la ĉefa pordo. Ni kontrolis, sed estis neniu tie.
Plia analizo estas nuntempe farata por determini la ĝustan kaŭzon de morto.


Persona noto:
La viro ŝajnas esti mortinta feliĉa. Lia vizaĝo estis fiksita en stranga rideto, kiu normale neeblas unufoje morta kaj tamen… la mortulo ridetis.

5 thoughts on “La bombono

    1. Dankegon, mi havas multajn malfacilaĵojn por trovi bonan finon.
      Komence, ĝi estis pli mallonga ol tio; la lastaj du partoj ne ekzistis.
      Fantaziaj finaĵoj malfacilas skribi.

  1. Via noveleto ja estas kaptiga, eĉ se mi ne multe ŝatas ĝian laù mi iom malsanan etoson. Sed mi gratulegas vin pro la fakto ke vi skribis ĝin en esperanto, eĉ se via teksto ne estas ĉiam stile klara, kaj lingve korekta. Se mi trovos le necesan tempon, mi al vi proponos kelkajn lingvajn plibonigojn. H. ROUSSEAU

  2. Via noveleto ja estas kaptiga kvankam mi ne multe sxatas gxian etoson. Sed mi gratulas vin pro la fakto ke vi redaktis gxin en esperanto, eĉ se stile kaj lingve gxi bezonas kelkajn plibonogojn.

    1. Evidente ĝi bezonas iom da plibonigoj, mi lernas la lingvon dum malpli ol du jaroj. Tial mi provas iujn eksperimentojn kun la lingvo kaj mi ne publikigas ĝin aliloke.

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: