La ombro (Dua parto)

La ombro (Dua parto)

La unua parto se vi ne legis ĝin.

1997 estis katastrofa jaro laŭ multaj manieroj, kiel vi jam scias. Sed vi probable ne konas la plej multajn aferiojn, kiuj venigis min ĉi tien. Tiutempe, mi finis mian naŭan gradon kaj preskaŭ tuj komencos mezlernejon. Ĝi estis pivota periodo, fonto de ĝojo kaj / aŭ maltrankvilo por plej multaj adoleskantoj. Mi ne esceptis la regulon, ĉar la situacio en superaj gradoj fariĝis netolerebla. Je la fino de la lerneja jaro, ne estis malofte, ke mi kapturniĝis aŭ havis forestojn de diversaj longoj. Iafoje tutaj horoj ŝajnis malaperi de mia vivo.

Kvankam mi provis regi min, mia ombro fariĝis pli kaj pli sendependa… kaj agresema. Mi certigas vin, ke mi neniam frapis iun ajn, nur mia ombro dolorigis. Iun tagon, okazis la unua vera drama evento. Neniu sciis (ankaŭ ne mi), kion vere okazis, sed mi devis esti la ideala kulpulo. Krom, ili provis ankaŭ kulpigi al mi ĉi tiun malaperon dum mia proceso, kompreneble.

– Sed ĝi ne rezultis, ĉu ne ?
– Prave, ne estis fizika evidenteco, kiu povus kulpigi min.
– Ĝi estas la okazaĵo por kiu mi fakte venis. Kion precize okazis ? Vi devas nun memori ion, ĉu ?
– Ne vere, sed mi facile imagas, kion povis okazi.

Mi nur memoras, ke la sonorilo markanta la finon de la tre longa geografia kurso de s-ro Bozonnet ĵus sonis. Fine estis 14h55 kaj la dek kvin minutoj da amuzaĵo tiel longe atendataj de multaj lernantoj, povis fine komenci. Momenton, mi forigis miajn aferojn, la sekvantan, mi lavis miajn manojn en la knaba necesejo apud la ludejo. Tia foresto okazis pli kaj pli ofte, kaj mi estis decidita paroli ĝin kun miaj gepatroj tiun saman vesperon, mi povas certigi vin. Kiam mi eliris, mi tuj rimarkis, ke io fuŝis. La korto estis dezerta kaj la horloĝo ĉe la supro de la ĉefa konstruaĵo montris preskaŭ 16h. Mi frostis pro timo. Kion povus esti okazinta en tiu tempo? Mi tuj preskaŭ malkovros ĝin, almenaŭ parte.

– Ĉi-momente, vi nenion memoris ? Ĉu vi certas pri tio ?
– Mi ĵuros ĝin, ĝis la tago mi mortos. Ĉu mi povas daŭri ?
– Jes…

– Nu, mi ne tre longe piediris la ĉefan konstruaĵon, kiam amaso da policistoj ĉirakŭis min. Sen vere scii kiel reagi aŭ kion fari, mi levis la manojn super mian kapon. Tiumomente mi memoras nur pensi, “Kio okazis? Kion mia ombro povis esti farinta ?” ree kaj ree. Kelkajn sekundojn poste, la direktrestrino, sekvita de miaj gepatroj, eliris, kriante kaj gestante kiel mi neniam antaŭe vidis ŝin. Tiam, ĉiuj ĉi tiuj homoj amasiĝis en ŝian oficejon, por klarigi la situacio.

Oni demandis al mi multajn demandojn, kiujn mi ne povis respondi. En mia foresto, mi tute ne memoris pri la ĵus okazintaj okazaĵoj, kvazaŭ mi neniam spertis ilin. Por la lerneja psikologisto tamen ĉi tiu parta amnezio ŝajnis tute normala. Ĝi protektis min kontraŭ traŭmato, io nenomebla, kiun ĉiuj fantaziĝis dum la sekvaj monatoj. Sed neniu iam sciis la veron, eĉ ne mi.

Jen kion mi lernis :

Kiel ĉiam okazis, tuj kiam la sonorilo markanda la finon de la lernejpaŭzo sonis, ĉiuj lernantoj viciĝis kaj direktis ilin al iliaj respektivaj klasĉambroj. Nenio nenormalas… ĝis la fajra alarmo sonis. La akrasona kaj konstanta sono de la sireno surprizis ĉiujn kaj je sekundoj ekaperis paniko. Ni jam ripetis la ekzercon kelkfoje, sed la lernantoj tuj rimarkis, ke ĉi-foje aferoj diferencas. La instruistoj estis panikaj kaj faris nenion por kaŝi ĝin (“nepravigite“, komentis la komisaro, ĉeestanta en la oficejo). Paniko disvastiĝis kiel fajro. Svarmo de lernantoj rapidis en la ludejon.

Kelkajn minutojn poste, la fajrobrigadistoj eniris la lernejon, sed ne estis pli da fumo ol fajro por saluti ilin. La senŝarĝiĝo estis rapide sekvita per kolero kaj bruega interparolo kun la lernejestrino. Nur en ĉi tiu momento, oni rimarkis la malaperon de du lernantoj: Alban Boisselot kaj mi mem.

– La fama kaj tiel mistera Alban… Ĉu vi konis lin ?
– Oh jes, teege… Mi neniam tre ŝatis Albanon, fakte mi malamis lin. Ĉiam persekutadas kaj turmentas min. Se li scius, kion diras al mi mia ombro, eĉ simile ĉirkaŭ la dorso…
– Do, vi konfesas ke vi, eble, faris ion al li ?
– Ne. Neniam.
– Sed vi diris ne ŝati lin kaj vi malaperis je la sama…
– Mia ombro eble faris ion al li, mi ne.
– La ombro denove…
– Se io okazis sen mia scio, estis kulpo de mia ombro. Ĝi devis esti. Ĉiuokaze, la instruistoj opiniis, ke temis pri farso.

“Ili probable kaŝiĝas en ĉambro en la malnova konstruaĵo”, grumblis s-ro Arseno, scienca instruisto, famita pro sia limigita pacienco. Tamen multaj profesoroj sciis la reputacion kaj agojn de Alban. La malmultaj el ili, kiuj iam atentis min, sciis ke mi ne povas esti lia kunkulpulo. Ĉio ĉi ne estis bona signo. Do, ili…

– Ili serĉis la lernejon dufoje kaj ne trovis ion, ĉu ne ? Ĉiuj informoj estas publika scio de longe. La ido neniam estis trovita… male vi, kaj sen gratvundo, nek memoroj. Vi devas agnoski, ke tiu afero strangas…

– Mi ne neas ĝin, tamen… kondiĉe ke vi ne akceptas la ekziston de mia ombro, la afero restos tiel.

– Kiel vi volas ke mi… Ne, ni (la tuta mondo) akceptas la ekziston de ombro kiu parolas, krias kaj moviĝas kiel ĝi volas, sen dubi pri via mensa sano ?

– Mi ne atendas, ke vi akceptu tion, neniu faris kaj probable neniam, alie mi ne estus enŝlosita ĉi tie. Tamen mi pensas, ke vi ne scias unu detalo. Detalo kiu estis konservita sekreta aŭ opiniita senvalora. Ĉu vi ŝatus koni ĝin ?
– Diru min…

– Lernogardisto (studento en siaj fruaj 20-aj jaroj), raportis, kion knabino diris al li dum la dua serĉo. Li transdonis ilin al ni en la oficejon de la lernestrino:

Mi aŭdis iun kriante dum la alarmo sonis. Estis nur akrasona kriado, kaj mi pensas, ke ankaŭ ĝi kriis por helpo. Mi ĉirkaŭrigardis, poste mi rigardis la fenestrojn de la konstruaĵo, sed mi vidis neniun. Mi pensas tiel…

Ĉi tiu informo estis salutita kun abisma silento. Neniu sciis kion diri tiutempe, escepte la gepatroj de Alban, kiuj iomete ekkriis de teruro. Poste…

– Kion ŝi volis diri per “Mi pensas tiel” ?
– Ĝuste ĉi tiun demandon petis la komisaro, same kiel la studento. Ŝi diris (krom ŝi nomiĝis Justine Allaire), ke ŝi pensis ekvidi malhelan figuron kuras en la koridoron, tra la unuaj etaĝaj fenestroj. Ŝi hezitis dum momento, ĉar ŝi opiniis, ke ĝi povus esti reflekto de birdo, ĉar neniu homo povus moviĝi kun tia rapideco.
– …
– Vi ne scias kion diri ?
– Mi provas kompreni… Vi diras min, ke via ombro “postkuris” idon kaj, eble, mortigis lin ; aliflanke vi pretendas ke vi nenion memoras. Mi havas iujn malfacilaĵojn por kredi vin, precipe per tia “sekreta detalo”…
– Kiel mi jam diris, mi ne atendas ke vi kredas min. Poste, mi nur rakontas fakton, veran fakton, ne ia “sekreta detalo”. Kredu min aŭ ne. Mi ankoraŭ ne finis :

Ĉiuj alrigardis min, inkluzive kaj precipe, miaj gepatroj. Plej multaj el la personaro suspektis, ke mi nenormalis. Unue, ĉar en la momento vi montras onzon da matureco tro frue (kiam vi estas infano, komprenu), ni ofte konsideras vin nenormala; due, ĉar mia rigideco kaj ripetaj humoraj ŝanĝoj nun estis multe pli videblaj. Precipe hejme. En tiu momento, la regardo de miaj gepatroj estis plena de suspekto. Mi devas diri, ke ili jam atestis aferon okazinta antaŭ semajno.

– Ĉu vi povas pli diri min ?
– Mi ne komprenas kial, krom mi ne finis rakonti la malapero de Alban, mia ombro…
– Mi jam konas la fino. Oni pridemandis vin kaj vi nenion povis memori, vi ne sciis kie vi estis aŭ kiel vi finiris en la knabajn necesejon kaj vi ne ekrimarkis iun. Ĉar vi ne memoras ion kaj vi nur uzas ĉi tian ombron ; mi ŝatus scii pli pri tiun eventon.
– Hum, hum… Ĉi-kaze mi nur diras vin, ke kvankam ĝi ankoraŭ tagis, mia ombro nenion diris kaj faris dum du postaj tagoj… Nu, tiu alia evento ne tre interesas sed, jen :

Mi mallonge forestis (unu minuto maksimume), sed tio sufiĉis. Mia familio kaj mi sidis ĉirkaŭ la tablo kaj komencis vespermanĝi. Mi portis pecon da viando al mian buŝon, kiam mi neatendite trovis min staranta sur la sojlo de la domo, forko en la mano, fiksrigardante la eksterajn lumojn. Mi rapidis hejmen kaj malkovris, ke ĉiuj time rigardas min. Sekvis mallonga momento da hezito, fine rompita de mia fratino, invitante min ree sidiĝi kun devigita rideto. La vespero tiam rekomencis sian kurson kvazaŭ nenio estus okazinta. Kiel dum la “Alban afero”, mi ne sciis kion okazis, tamen konversacio inter miaj gepatroj helpis min klarigi ĝin.

Kelkajn horojn poste, dum ni ĉiuj enlitiĝis kaj la domo ekplonĝis en mallumon, mi aŭdis miajn gepatrojn alproksimiĝi al mia ĉambro flustrante. Mi ne pensas ke estis por spioni min. Ilia ĉambro situis ĉe la sama etaĝo ol mian. Tamen, kiam ili pasis apud mia ĉambro, mi certas, ke ili haltis iom da tempo, tial mi povis aŭdi parton de ilia konversacio. Jen kiun mi perfekte memoras :

– …Ĝi maltrankviligas min. Mi ne volis rakonti vin pri ĝi, sed hieraŭ kiam mi revenis hejmen el la laboro, mi vidis silueton fikse rigardante min ĉe la fenestro de la salono. Mi ne bone vidis kiu estis, kvazaŭ la silueto iomete neklaris. Komence mi pensis ke estis Morgan, kompreneble ; sed post kio okazis ĉi-vespere, mi nenion certas.
Kial ?
Ĝi strange ridetis kaj frapetis kontraŭ la fenestro per neklara ilo. Tio sentis min tre malkomforta kaj tamen, mi pensis ke mi sonĝis ĝin. Dum unu sekundo aŭ du, mi turnis la kapon por saluti Stephane. Kiam mi denove rigardis, neniu restis kaj la kurtenoj estis tiritaj.
– Eble okazus pliajn kunsidojn kun alia psikologisto… mi ne scias, mi ne scias kion fari … Ĉi-vespere estis … terura, tiaj gestoj kaj tia paŝado… estis kiel alia persono…
– Mi scias, mi scias, aŭskultu, eble ni devus pli atenti nun kaj…

En la silento, mi provis kompreni, kiel vi. La respondo venis min tre rapide: mia ombro komencis regi mian korpon. Se mi faris nenion, kiu scias, kio fariĝus de mi ?

– Ĝi ne plu misteras, ĉu ne ? Rigardu vin, kaj ĉirkau vi, jen vian respondon. Nun mi ŝatus paroli pri la ĉefa afero (kiu konsistigas la tialo de via ĉeesto ĉi tie) : la 22/11/1997 nokte…

Tria kaj lasta parto haveblas tie ĉi

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: