La ombro (tria parto)

La ombro (tria parto)

La retilo de la dua parto se vi ne leĝis ĝin.

– Kion vi volas aŭdi ekzakte ? Mi kredis ke vi jam konas ĉion ? Kiel vi diris : ĉio estis rakontita, krom se estas via vera subjekto ?
– Mi diris ke mi volus paroli pri ĉi tiun aferon. Ĉio, kion ni devas scii, estas jam sciate ; mi ŝatus klarigi iujn misterajn rekte kun vi kaj, komence, kial vi mortigis vian familion, sed ŝajnas ke estos kulpo de via ombro. Tamen, mi opinias ke ĉio ŝanĝos hodiaŭ.
– Oh vere ? Kial ? Vi vere “opinias” ke mi tuj “akceptos”, ke mia ombro estas nur skizofrenia iluzio, kiel oni diris min dum pli ol 10 jaroj ? Ke mi ankaŭ flegme frakasis la kranion de mia patro per maĉo kaj palisumis mian patrinon sur la fundo de la balustrado de la ŝtuparo ? Ĉu vi vere pensas, ke mi havus la fizikan kaj psikologian forton por fari tion ?

– Mi ne dubas pri ĝi.
Kio ?!
– Krom mi ne estas la sola, ĉiuj scias tion antaŭ longe kaj ni havas filmetojn por pravi ĝin. Sed vi jam konas ilin, ĉar estis uzita por via proceso. Bonega proceso parenteze, kie via fiadvokato pledis frenezecon kaj multigis sentimentalajn argumentojn. Kvankam li pravis pri frenezecoevidente, ĉio alia estas sensencaĵo. Vi neniam estis sola en via vivo trenante vian malbenon. Via familio, kiun vi malestimis, ĉiam estis tie kaj vi neniam prizorgis ilin dum unu sola sekundo !
– Kiu vi estas aĉulo ? Kial vi provokas al mi nun ?

– Ekdomandu vin, kiu vi estas vi. Pasis pli ol du jardekoj kaj vi ankoraŭ kredas je via ombro kaj bonfarto de la mallumo. Sed la ĉefa problemo estas vi. Ĉiam estis ci.
– Silencu !
– Ci havis ĉio, inkluzive heredecon kaj efike potenca konscio. Sufiĉe potenca por rezisti ĉi tiujn migraĵojn dum jaroj, voĉoj en cia kapo kaj vidi cian propran ombron movi per si mem. Sed dum ci retiriĝis en cin, kio intencis okazi, okazis. Profunde, ci scias tion, ĉu ne ?
– Mi… vi…

– Ne estas “mi”, “vi” aŭ “ci” en tiu rakonto, nur “ni”. Ĉio finiĝas nun. Do por la lasta fojo…
Ci estas la ombro kaj ni estas ci.

– Ne ! Ne, vi scias nenion ! Vi nur estas ĵurnalisto. vi venas al mi provante trovi la ceterajn orojn, sed vi nenion scias ! Mia ombro mortigis ĉiujn ! Mi bonege memoras… Mi memoras elveni nian domon por eliri tiun inferon. Sed mi altiris, mi ne povis foriri. Poste mi aŭdis la kriojn de mia fratino kaj reveninte hejmen, mi … mi vidis min. Mi estis sur la supro de la ŝtuparo kun rideto sur la vizaĝo, martelo en la mano kaj mi tenis mian fratinon per ŝiaj haroj. Estis mi, jes, sed samtempe, ne. Mia silueto aspektis samtempe preciza kaj nebula. Mi… Mi ne povas priskribi min alie. Kaj mia fratino rigardis min petegante… Kiel mi povus fari tian ?
-…
– Mi ne estas monstro. Mi neniam damaĝis neniun. Mia patrino, mia patro, miaj gefratoj, la sango, Alban, la sango … mi memoras ĝian guston, sed … estas neeble, ĉu ne ? Mi ĉiam estis ĉikanita ĉar mi estis malforta kaj ĝi estis vera! Kiel mi povus eĉ bategi kapon kontraŭ fakon ? Mi ne povis.
-…

– Ĉu vi estas tie ? Jes, vi devas ankoraŭ estas ĉi tie, respondu !
-…
– Aŭ… estas vi, ĉu ne ? Neniu ĵurnalisto interesus min, precipe ne 20 jarojn poste. Mi eĉ ne memoras vidi lin eniri, aŭ vere prezenti lin. Do vi adaptiĝas, ĉu? Tss, mi preskaŭ kredis tion, ke mi komencis imagi iujn novajn memorojn … Sed ĝi ne povus esti miaj, ĉu ne ? Estas viaj !
-…
– Do ĉio finiĝis nun. Vi perdis kaj vi neniam, plu trompos min. Ni kune restos, jes, sed ci povos fari nenion. 25 jaroj. 25 jaroj mi kontraŭstaras cin, sed nun finiĝis. Finfine mi povos ripozi min…


– Saluton John. Nu, kiel fartas nian inan David Berkowitz ?
– Ne pli malsame ol ĉiutage. Ĝuste nun ŝi dormas. Almenaŭ mi pensas tiel… nun ŝi kuŝas kaj ŝajnas kvieta.
– Neniuj strangaĵoj ? Ne pli ol kutime ?
– Nu, kiel ĉiutage ŝi parolis por si mem dum unu horo, post ŝi ekparolis kun iu.
– L’ombro ?
– Tion mi unue pensis, krom ke ĝi aspektis malsama. Sia voĉo estis … stranga … Kiam mi provis aŭdi, kion ŝi diris per la mikrofono, iuj partoj estis nur neaŭdeblaj.
– Do ŝi nur movis siajn lipojn, ŝi faris tion la alian tagon dum ĉirkaŭ dek minutoj antaŭ ni malfermiĝis.
– Ne, ne, ne. Vere malsamis, la spektrogramo vere indikis, ke estas sono, sed estis neeble aŭdi ĝin. Tamen, mi eble aŭdis ion antaŭ ĉirkaŭ 15 minutoj.

– Diru min.
– Mi diris, ke mi aŭdis ion, mi ne scias precize kion, kaj por diri al vi la veron, tio ne estis la plej grava afero. Ŝia voĉo sonis distordita, iom kiel tiu malnova poseda filmo el la 70-aj jaroj.
L’ekzorcisto ?
– Jes, dankon. La saman timpanon ol en tiu filmo… sed reala.
– Ĉu vi certas, ke vi ne sonĝis aŭ dormis ?
– Mi estas certa pri nenio ekde mi prigardis ŝin. Eble tiel okazas kun ĉiuj skizofrenikoj, sed mi sincere dubas pri tio.

– Tiel same estas io vere malĝusta pri ĉi tiu ulino. Mi preskaŭ kredus ŝian ombran rakonton. Kiel tia 15-jaraĝa infano povus buĉi ŝian tutan familionkaj post nur atendi esti arestita ?
– Sincere, malpli mi scias, pli bone mi estas. Kaj mi jam scias sufiĉe por havi koŝmarojn. Se estus al mi, mi estus sendinta ŝin en la koridoro de la morta, tro malbone ŝi estas franca.
-Jes, jes, same. Ne pensu pri ĝi kaj provu havi bonan tagon ĉiuokaze. Mi sentas ke ne estos mia kazo. Ĝis !

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: