La ombro (unua parto)

La ombro (unua parto)

“Antaŭ 25 jaroj, mia ombro komencis paroli min. Komence, estis nur flustroj, zumante trankviligaj vortoj en miaj oreloj. Ĝi dolĉis kaj mi sentis malpli soleca. Eble, tial mi ne diris al iu ajn pri mia ombro…

Mia familio loĝis en sufiĉe eleganta loĝdoma antaŭurbo. Aperoj kaj sukceso estis esencaj por akiri akcepton de la kvartalo. Miaj gepatroj, frato kaj fratino faris bonegan laboron pri tio. Sed mi ne sukcesis. Dum mi povas memori, mi estis la malbela anaketo en la familio. Kiam miaj gefratoj faris multajn eksterlernejajn aktivecojn, mi pasigis la plejparton de mia tempo sole legante kaj aŭskultante muzikon. Malfacile igi min psikopatia seria murdisto, ĉu ne ? Tamen tiu estis mia kvieta realaĵo.

Ĝis la voĉoj alvenis.”

– Diru al mi pli pri ĝi. Kiel ekzakte ĉio komenciĝis ?

– Kiel forgesi ĝin ? Mi revenis hejmen el la lernejo kiel ĉiutage, ĝi agrablis kaj varmis. La vespero ŝajneblus tre kvieta. Dum mia trotilo malpliigis la interspacon inter mi kaj mia libera tempo, mi komencis aŭdi murmuron. Pro la rapideco, la vento fajfis en miaj oreloj, tamen eĉ tiam mi estis certa, ke mi povus aŭdi voĉon. Mi ne memoras kion ĝi ĝuste diris, sed, kiel mi antaŭ diris, estis trankviligaj paroloj. Mi memoras ĉesi kaj ĉirkaŭrigardi por ekscii el kie ĝi venis. Neniu. La malmultaj preterpasantoj ne atentis min. Krom, la murmurantoj ĉesis. Mi denove daŭris mian vojon kaj preskaŭ povus esti forgesinta ĉi tiun eventon, se mia ombro ne manifestiĝus pli eksplicite.

– Kion vi volas diri ?

– Fakte tuj kiam mi revenis hejmen, mi kuris al la banĉambro por fari kion vi scias. La suno subiris kaj ĝiaj radioj kuris tra la kluzo super la neceseja plado, etendante la ombron de mia silueto ĝis la pordo. Krom se mi ne fermis la okulojn, mi neniel povus ignorita tion, kion mi vidis … kaj aŭdis en tiu momento. Sidiĝante sur la klozeto, mi tutklare vidis mian ombron meti sian manon antaŭ ĝian buŝon (mian buŝon) kaj flustris per siblanta voĉo :

Ci ne estas sola. Mi ĉiam estos kun ci.

Mirege, mi ne kriis. Ho jes, mi timis komence, sed ne longe. Fakte post kelkaj sekundoj estis pli male: mi sentis ian reliefon. Mi ĉiam sentis min izolita en mia propra familio, sen talento aŭ amikoj ; mi sentis min speciala por la unua fojo. Mi fermis la okulojn mallonge tempo, kaj malkovri, kiam mi malfermis ilin, ke mia ombro denove iĝis pasiva. Ĝia murmuro ĉiam daŭriĝis, difuza, sed ĉiam trankviliga.

– Ĉu vi certas, ke vi ne sonĝis ? Vi scias, dormeto okazas…

– Ne, tute ne, ĉar ekde tiu momento, ŝi apenaŭ neniam forlasis min. Kio estas normala por ombro, fakte. Sed ĝi estas multe malpli normala kiam ĝi komencas paroli kun vi. Tamen, unue mi estis feliĉa pri ĝi. Por vi, ĝi verŝajne zorgas, kaj retrospektive tion mi ankaŭ diras al mi mem ; sed kiel mi diris, mi ĉiam sentis sin malakceptita. Do tiu simpatio nenial zorgis min, eĉ el mia propra ombro.

Mi konsideris ŝin kiel mian imagan amikon. Kion vi pensis ? Mi ne povis imagi, ke ĝi kapablis paroli al mi pri sia propra volo. Sed ĉi tiu certeco iom post iom malfortiĝis…

– La aferoj plimalbonigis, ĉu ne ? Post kiom longe ?

– Evidente, sed estis longa : du jaroj. Post du jaroj, la timemaj murmuroj cedis al pli fortaj zumadoj kaj poste en multe pli distingaj frazoj. La varmo kaj simpatio malaperis favore al multe pli maltrankviligaj kaj minacaj nuancadoj. Samtempe, mia familio komencis rimarki ŝanĝojn pri mi. “Malfavorajn”, ili diris. Mi pasigis pli da tempo ŝlosita en mia ĉambro parolante kun mi mem. Mi malpli paciencis kaj miaj gradoj falis fatale. Ĉi-lasta eble ŝajnis multe pli dramiga por ili, tiel ke mi baldaŭ devis renkontiĝi psikologinon, specialiĝita pri adoleskaj kondutaj malordoj.

– Tute vere, krom mi havis aliron al via dosiero, sed ne mencias “ombron” aŭ ian patologion.

– Tio estas ĉar mi neniam menciis ĝin, kion vi atendis ? Rakonti ĉion al kompleta nekonato ? Fek’ ne. Tamen, mi ne bezonis la “helpon” de ĉi tiu persono por kompreni, ke mia parolanta ombro estis io tre malsama ol imagema amiko. La konsultoj estas la plej malbonaj memoroj kiujn mi havas nun… antaŭ tiujn de la 22a de novembro 1997, kompreneble. La rendevuoj ĉiam estis la samaj, mi sidus en unu el la du seĝoj antaŭ la skribtablo de sinjorino Cormier kaj ni parolis pri ĉion ajn. Almenaŭ tion verŝajne iu ajn pensus.

Por mi, la situacio tute malsamis. Mia kapo palpis, preskaŭ neeltenebla kapdoloro sendadis elektrajn skuojn tra mia korpo, dum mia ombro kriis terurajn dirojn ĉe mi. “Mi devis mortigi ŝin, mi devis disŝiri ŝian kapon, antaŭ ol ŝi disigas nin”, tiaj aferoj. Malgraŭe, mi provis montri nenian zorgon pri tio, ĝi estis malfacila sed finfine funkciis.

– Pardonu min, sed… vi diris ke via ombro “kriis” ?

– Oh jes, foje ĝi estis pli malbona, multe pli malbona. Precipe poste… Sed vi jam scias kial, ĉu ne ?

– Mi pensas, sed mi ŝatus aŭdi la tutan historion. Bonvolu daŭrigi.

– Nu, post ses konsultoj, la psikologino finfine agnoskis, ke nenio misas min. “Paroli kun mi mem ne estis io por maltrankviliĝi”, ŝi diris al miaj gepatroj en la tago de la takso, “fakte ĝi estis sufiĉe pozitiva en tiu aĝo”. Per la insisto kaj malfido de miaj gepatroj, ŝi preskribis ansiolitikojn por “plibonigi mian koncentriĝon”. Komence skeptika, mi agnoskas, ke la frazojn kaj kriojn de mia ombro malaperiĝis kiam mi komencis preni la kuracilon. Ĉi tio povus esti vidita kiel plibonigo, sed ne estis. Ĝi eĉ pli malbonis : senigita je parolo, la ombro ekagis laŭvole.

– Ĉu vi povas esti pli klara ?

– Mi ne scias, mi jam provis klarigi tion, sed neniu kredis min. Mi daŭre scivolas, kiel homoj povus resti indiferentaj ? Kiam iu okupiĝis pri konversacio, ĉiufoje mia ombro balanciĝis, distordiĝis kaj agitiĝis malantaŭ miaj interparolantoj. Ĝiaj movoj estis fluaj kaj tamen maltrankvilegaj, eĉ timigaj.

Male, mi provis resti la plej senmova ebla, kiu aliflanke maltrankviligis miajn interparolantojn. Mia rigideco kaj manko de vervo fine enuigis homojn kaj ili simple finas ignori min. Mi apenaŭ estis rimarkita en mia propra hejmo !

– Mi komprenas, mi mem…

– Vi ne povas. Neniu povas ! La sola momento de paco kaj kvieto estis nokte. En la mallumo de mia ĉambro, neniuj ombroj videblis kaj aŭdis. Mi estis sola kun mi mem kaj miaj revoj. Ĉi tiu malofta paca momento ripozis min, sed tuj kiam la suno eklevis, mia ombro revenis kaj kun ĝi, ĝiaj minacoj kaj bruoj. Mi nur volis havi normalan vivon. Ĉu tio estis tro multe por demandi ?

– Trankviliĝu vin. Mi ekrepresentas al mi la situacion. Kiel vi povus vivi vian adoleskecon tiel ?

– Mi ne povis. Se mi sukcesus, ni ne starus ĉi tie en tiu malluma ĉambro diskutante pri ĝi. Ĉion ŝanĝiĝis en 1997…

La dua parto estas ĉi tie.

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: