La Ridetulo

La Ridetulo

Jen unu el la plej konataj (laŭdire aŭtentikaj) rakontoj de Reddit. Ĝi estis adaptita en multaj mallongaj filmoj kaj naskigis Creepypasta: The Smiling Man.
Jen la originala publikigo de blue_tidal.

Eble vi deziras rakontitan version, bedaŭrinde ĝi ne ekzistas en esperanto, sed ekzistas bonega en la angla (kun animacia filmeto dank ‘al Llama Arts). Nun komfortigu vin, malŝaltu la lumon kaj vi povas komenci legi.

Antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj en la urbocentro de granda usona metropolo. Mi ĉiam estis noktulo, tial mi ofte enuis pri mia ĉambrokunulo, kiu sendube ne estis nokta persono. Por pasigi la tempon, mi kutimis iri al longaj promenoj kaj pasigi la tempon pensante.

Ĉi tiu rutino daŭris kvar jarojn. Kvar jarojn promenante nokte por malplenigi mian menson kaj dum momento mi neniam sentis min minacata. Krom, mi ĉiam ŝercemis kun mia ĉambrokunulo, ke eĉ la drogŝakristoj en la urbo estis afablaj. Sed ĉio ŝanĝiĝis en nur kelkaj minutoj de unu vespero.

Estis merkredo, iam inter la unu-kaj-dua horo matene kaj mi promenis proksime parkon, ofte patrolita de la polico sed malproksime de mia apartamento. Estis kvieta nokto, eĉ dum semajna nokto, kun tre malmulta trafiko kaj preskaŭ neniu sur la stratoj. La parko, kiel la plej multaj noktoj, estis tute senhoma. Mi ĝiris mallongan flankan straton por reiri al mia apartamento, kiam mi unue rimarkis lin. 

Ĉe la fino de la miaflanka strato, estis la silueto de viro, dancanta. Estis stranga danco, kiel valso sed li finis ĉiun figurojn kun nepara antaŭenpaŝo. Mi opinias, ke vi povus diri, ke li “dancmarŝis”, rekte al mi. Mi supozis ke li ebriis, do mi marŝis kiel eble la plej proksime al la rando de la trotuaro por doni al li sufiĉan spacon por transpasiĝis min. Ju pli li proksimiĝis, des pli mi konstatis, kiel gracie li moviĝis. Li estis tre alta, havis longajn harojn, kaj portis malnovan kostumon. Kiam li proksimiĝis, mi povis vidi sian vizaĝon. Siaj okuloj estis larĝe malfermitaj kaj fiksaj, dum sia kapo iomete malantaŭen kliniĝis, ŝajnante rigardado la malhelan ĉielon kun demenaj okuloj. Sia buŝo formis doloran parodion de kartuna rideto. Je ĉi tiu vido, mi decidis rapide aliri la kontraŭan trotuaron.

Mi deturnis la rigardon de li por transiri la dezertan straton. Ĝi daŭris nur kelkajn sekundojn, eĉ ne kvin, sed kiam mi atingis la alian flankon, mi retrorigardis… kaj frostiĝis. Li ĉesis danci kaj staris kun unu piedo en la strato, perfekte paralela al mi. Li frontis min, sed ankoraŭ rigardis ĉielen kun larĝa rideto sur siaj lipoj.

Mi estis tute konsternita pri ĉi tio. Mi denove ekmarŝis, daŭre observante lin. Li ne moviĝis. Mi daŭrigis tiel dum bonaj dekduoj da metroj antaŭ deturniĝi. Antaŭ mi, la strato ankoraŭ estis dezerta kaj neniuj aŭtoj aŭ pasantoj aperis. Daŭre nervoza, mi rerigardis, kien li staris, por trovi lin foririnta.

Dum mallongega momento mi sentis min trankviligita, ĝis mi denove rimarkis lin. Li transiris la straton kaj estis nun iomete kaŭrita. Mi ne povis scii certe pro la distanco kaj la ombroj, sed mi estis certa, ke li frontis min. Mi ne rigardis lin malpli 10 sekundoj tial evidentiĝis, ke li moviĝis rapide. Mi estis tiel ŝokita, ke mi rigardis lin iom da tempo. Post li ekiris al mi.

Ne dancande, ne, sed per marŝado. Li prenis gigantajn, troigitajn piedpintajn paŝojn, kiel li estus kartuna karaktero nerimarkite alproksimiĝanta iun. Krom ke li moviĝis tre rapide, kaj la “iu” estis mi.

Ĉi-momente, mi ŝatus diri ke mi forkuris aŭ elprenis mian pipran sprajilon aŭ mian poŝtelefonon aŭ ion ajn, sed mi nenion faris. Mi nur staris tie, tute frostigita, dum la ridetanta viro terurige alproksimiĝis min. Alvenante kelkajn metrojn for de mi, li denove haltis. Mi nun povis klare vidi la frenezon en lia larĝa rideto kaj liaj okuloj ankoraŭ fiksitaj sur la nokta ĉielo. 

Kiam mi fine reakiris la uzadon de la parolado, mi diris la unuan aferon kion mi pensis. Mi volis demandi “Kion vi volaĉas ?!” en kolera eĉ ordona tono ; sed ĉio, kion mi povis fari, estis malfortan murmuron: “Kion vi volaa… ?”

Sendepende, ĉu homoj povas odori timon, mi certas, ke ili povas aŭdi ĝin. Tiumomente mi aŭdis ĝin en mia propra voĉo, kiu timigis min eĉ pli. La ridetulo ne reagis. Li ne moviĝis kaj nur staris tie, ridetante.

Kaj tiam, post kio ŝajniĝis kia eterneco, li turnis sin tre malrapide kaj ekdancmarŝis. Ĝuste tiel. Ne volante fortunis min de li denove, mi nur rigardis lin foriri, ĝis li estis sufiĉe malproksima por preskaŭ esti ekstere de vido. Mi spiris ĝojon antaŭ rimarki ion. La viro ne plumalproksimiĝis de mi, kaj li ne dancis. Terurita, mi rigardis lian silueton iĝi pli kaj pli granda. Li revenis al mi kaj ĉi-foje… li kuris.

Ankaŭ mi kuris.

Viro kiu kuras, estas domaĝo, ke vi nenion vidas.

Mi kuris ĝis mi estis ekster la flanka vojo kaj reen sur pli bonan lumigitan vojon kun malmulta trafiko, sed almenaŭ iom da trafiko. Mi rigardis malantaŭ mi, la ridetulo estis nenie trovebla. Dum la resto de la reiro, mi daŭre rigardis super mian ŝultron, ĉiam atendis vidi lian stultan rideton, sed li neniam estis tie.

Mi loĝis en tiu urbo dum ses monatoj post tiu nokto, kaj mi neniam eliris por alia nokta promeno. Estis io pri sia vizaĝo, kiu ĉiam obsedas min. Li ne aspektis ebria aŭ drogita.  Li aspektis tute kaj nure freneza. Kaj tio estas tre tre timiga afero por vidi.

Se vi ŝatas ĉi tiajn rakontojn, novaj aliaj prezentiĝos. Ĉiuokaze, se la traduko havas erarojn (kaj devas esti, mi diru ĝin denove, mi lernis Esperanton dum unu jaro kaj duono), vi povas noti ilin, sed ne faru la naziajn gramatikojn (t.e. vi venas, vi afiŝas liston de eraroj kun ŝokitaj emojis kaj sen alia vorto vi foriras). Mi dankas la helpon kaj la pedagogion, sed ne la vivaj vortaroj. Ĝis.

Vi ne parolas esperanto? Hontinde, sed kiel mi diris, estas multaj adaptoj de ĉi tiu rakonto. Jen unu el la plej sukcesaj : 2 AM

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: