La Taglibro de Justine Allaire #3

La Taglibro de Justine Allaire #3

22 majo 1997

Kara taglibro,

Hodiaŭ, io terura okazis ĉe la kolegio. La fajra alarmo eksaltis kaj unu lernanto malaperis. Li nomiĝas Alban Boisselot, li estas ĉikananto kaj kreteno. Dum jaroj, li kaj lia bandeto teruris la pli junajn infanojn. Mi ne ploras pri lian malaperon.

La operacio por trovi lin ankoraŭ daŭras. Komence, estis amuze : La lernantoj kaj profesoroj kolektiĝis en la ludejo ; poste pluraj strangaj aferoj okazis dum la fajrobrigada kaj polica interveno. Unue, alia studento preskaŭ malaperis. Mi ne tre bone konas ŝin, krom, mi nur scias sian antaŭnomon : Morgan… Ĉiuokaze, du horojn poste, ŝi eliris la knaban necesejon kaj ŝajne memoris nenion pri la evento. Estas tre stranga, kaj honeste mi opinias, ke ŝi devas esti parte respondeca pri la malapero de Alban… eĉ se ŝi estas knabino. Ĉiuj ŝajnas pensi ĝin.

Due, mi vidis silueton sur la unua etaĝo de la lernejo. Denove, estis stranga. Ĝi moviĝis tre rapidege, … Mi tute ne scias, kiam (kaj kiel) ĝi supreniris, sed en tiu momento li ŝajnis paralizita de tio, kion li vidis. La sekvan sekondon, ili malaperis. La sceno eĉ ne daŭris kvin sekundojn kaj tre malkomfortis min. Mi diris iun plenkreskulon pri ĝi. Sed nur pri la silueto, mi ne volis ke Tom ekproblemu pro mi.

Kursoj estis suspenditaj kaj la kolegio evakuis post pluraj serĉfosado. Kiam mi revidis Tom nelonge post, li tre evitemis pri kion li vidis kaj kial li supreniris la lernejon. Tio nervozigis min, kaj por la unua fojo, ni kverelis. Pluraj homoj perfingre montris nin, ridanto. La situacio tre embarasigis min. Fine, li foriris kaj mi ne aŭdis pri li de tiam. Tamen, mi preferas relativigi, ĉio okazis nur kelkajn horojn pli frue kaj mi scias ke li rapide revenos.


Preskaŭ noktomezas, mi verkas ĉi tion, ĉar mi ĵus havis konfuzantan sonĝon. Estis Tom kaj la silueto, sed ni ne estas en la kolegio. Ni estas en mia domo, pli precize en mia dormĉambro. Tamen la muroj estas ruĝaj kaj anstataŭ mia lito, estis lulilo. En ĉi tiu, neniu bebo, malgraue mi povis aŭdi ploradojn. Apud la lulilo, Tom rigardis min. Li ne suridetis kaj sia indekso estis antaŭ siaj lipoj, kiel por diri min esti silenta. En la koridoro, mi povis aŭdi paŝojn. Ili proksimiĝis kaj estis akompanataj de ia flustrado. Dum mi provis eskapi tra la fenestro, la pordo malfermiĝis subite. En la pordo staris la silueto, kiun mi vidis ĉi-posttagmezon antaŭ Tom. Ĝi ŝajnis neklara kaj tenas ion en la mano.

Mi timis kaj mi rigardis Tom espereble. Liaj brakoj estis nun laŭlonge de lia korpo kaj lia vizaĝo, senmimikis. Post kelkaj sekundoj, la silueto moviĝis direkte al mi. Dum ŝi ekprenis miajn brakojn, mi aŭdis Tom diri, “tiel, ili neniam plu disigos nin”.

Mi vekiĝis kriante. Kion okazas ? Mi havas strangan sonĝon lastatempe, sed ĉi tiu estis timiga. Mi parolos pri tio al Tom, eble mi devus diri ion pri ĉio al mia gepatroj, sed mi ne volas.

23 majo 1997

Kara taglibro,
Mi ne vidis Tom hodiaŭ. Mi esperas, ke li bone fartas. Alban ankoraŭ mankas. Ne estis klasoj hodiaŭ kaj la kolegio estis provizore fermita. Mi havas malbonan senton, io okazas. Io malbona. Kion okazas ?
16191722119 62224122 24126

24 majo 1997

Kara taglibro,
Ankoraŭ stranga ŝonĝo, tamen mi nenion memoras, nur sento. Mi revidis Tom hodiaŭ, li bone fartas kaj estis tre interesa pri miaj sonĝoj. Li ankaŭ sonĝas pri mi, sed laŭ multe pli dolĉa maniero. Li ne diris al mi pli. Mi provis kisi lin, sed li ne lasis min.

Antaŭ ni foriris, mi demandis lin, ĉu mi povos halti ĉe lia domo morgaŭ. Li respondis, ke li ne preferis, kaj ĉiuokaze mi ne sciis lian adreson. Dum mi insistis, asertante, ke estas tempo por mi renkonti siajn gepatrojn kaj finfine vidi sian domon, li subite pli malkomfortiĝis, antaŭ finfine foriri por solvi “familian problemon”.

Mi rimarkas, ke mi ne scias multe pri li. Kiuj estas siaj gepatroj ? Kie li loĝas ? Kaj kial ĉi tiuj forestoj neniun zorgas ? Li kaŝas min multajn aferojn, mi ne scias kial, sed mi ekscios.

Alban ankoraŭ mankas, estis eĉ regiona televida raporto. Kie tiu stultulo estas ? Nun ne plu estas ŝerco.

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: