La Taglibro de Justine Allaire #1

La Taglibro de Justine Allaire #1

8a majo 1997

Kara taglibro,

Hodiaŭ, mi decidis komenci taglibron. Mi ne vere scias kion mi skribos en tiun, sed mi pensas ke estas bona metodo por plibonigi mian esperanton. Jes, mi lernas esperanton, ekde malpli unu jaron kaj mia nivelo en ĉi tiu lingvo estas multe pli bona ol en la angla. Mi diras al mi mem, ke skribi taglibron en Esperanto estos bona maniero plibonigi mian nivelon (ŝajnas al mi ke ĝi nomiĝas lingva taglibro, sed mi ne certas) ; krom malhelpi homojn kompreni kion mi skribas pri. Mi trafis du celojn per unu ŝtono, perfektaj.

Nu, eĉ mia esperanto ne tre bonos komence, mi provas skribi sen vortaro kaj nur per mia intelekto. Mi povos paroli/skribi pri mia amiko Tom. Mi ne bone memoras nian rekonton ekzakte, tamen mi scias, ke antaŭ li komencis paroli min, ni vidas nin iomete, precipe de malproksime. Kutime, mi vidis lin en la publika parko kaj kelkfoje niaj okuloj renkontiĝus kaj tiam rapide forturniĝus. Unuvorte, tia rilato vi havas kun diskreta homo, kiun vi finas rimarki.

Mi memoras ke li ofte, eĉ ĉiam estis sola. Iun tagon, mi decidis paroli kun li, sola. Li legis libron kaj sidis silente sub granda tilio. Mi unue demandis kion li legis, (rakonto nomata “le roi blème”, pri kiu mi neniam aŭdis) kaj tiam demandis lin, ĉu li volas ludi kun mi. Li trankvile akceptis kaj poste ni ekkonis unu la alian.

Mi ŝatus paroli pri Tom, sed malfacilas skribi en tiun lingvon. Preskribi ion ajn estas tiel komplika ! Sed mi decidis fari tiel. Jen : Tom estas granda (pli ol mi kaj mi ne estas malgranda por mia aĝo), li havas ruĝbrunajn harojn, brunajn okulojn kaj plaĉan vizaĝon, precipe kiam li ridetas (volas diri : ofte). Li estas svelta kaj havas karakterizan naskiĝmarkon sur sia dekstra antaŭbrako. Mi ankaŭ havas unu sur la antaŭa kolo. Iuj knabinoj mokas min pro tio. Ekde unu jaro, mi portas koltukon por kaŝi ĝin. Eble, tiu aspekto alproksimigis nin.

Pasis du jaroj, ke ni konas unu la alian. Nun mi havas dek kvin kaj mi pensas, ke mi enamiĝas lin (jes, mi konfesas, mi uzis vortaron por tiu frazo). Do en pluraj tagoj, mi pensas, ke mi diros al li. Mi esperas ke li sentas la samon kiel mi, mi ŝatus eviti ridindigi min…

Ĉiukaze, mi esperas ankaŭ ke mian esperanto pliboniĝos per tiu taglibro, kaj mi vere provos skribi ĉiu tago.

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: