La Taglibro de Jutine Allaire #2

La Taglibro de Jutine Allaire #2

13a majo 1997

Kara taglibro

Mi faris mian aman deklaron hieraŭ vespere… Fine, Tom dividas mian senton kaj ekde la unua fojo li vidis min ! Mi konfesas, ke ĝi estas iom timiga (ekde li vidis min ?!), sed ĉefe, ĝi estas granda reliefo por mi.

Nun mi opinias, ke mia vivo multe ŝanĝiĝos. Krom, kiam mi parolis pri mian koramikon al miaj gepatroj, ili estis feliĉegaj por mi kaj ili volas renkonti lin tre baldaŭ. Nu, ili ankaŭ diris min, ke ili tute ne konas lin, kvankam Tom jam estis en la domo. Mi supozas, ke ili ne tre bone memoras…

Pli grava : nia hieraŭa vespero ! Ni renkontiĝis antaŭ la “Wagon nuit”, ia reboniga vagono kun miksaĵo inter diner kaj restoracio, tre estimata de paroj kaj familioj. Tom ne malsatis, do mi estis la sola manĝanto. Aliflanke, ni multe babilis esperante dum la vespero kaj, kiel ofte okazas, iuj homoj fikse rigardis nin. Tio estas la prezo, kiun vi pagas por uzi “sekretan” lingvon.

Sekreta lingvon kiu funkcias perfekte ! Hieraŭ vespere (kaj eble eĉ antaŭe, mi ne scias), mia patrino venis en mian ĉambron por, laŭdire, preni unu el miaj harbrosoj kaj vidis mian ĵurnalon. Ŝi diris, ke ŝi ne legis ĝin, kontraŭe, demandis min, kial mi verkas en Esperanto. Tiu domando ne plu surprizas min nun. Ŝi ĉiam malamis ĉi tiun lingvon, kiun ŝi trovas senutila kaj ne devus ekzisti. “Skribi mian taglibron en la angla estus multe pli bona kaj utila”, ŝi diris min. Oh jes, tio certas, precipe por legebli mian taglibron. Mi ne legis sed mi vidis, ke vi skribis esperante, ne bonas, sed mi ne legis… vere. Tio ridikulaĉas !

Mi certas, ke ŝi eĉ povus lerni iomete Esperanton, nur por legebli mian privatan vivon. En tiu kazo, mi jam planis ion kontraŭ ĉi tiu ebleco…

14a majo 1997

Kara taglibro,

Mi sonĝis pri Tom. Ni estis sur la tegmento de unu el la konstruaĵoj en la okcidentaj antaŭurboj, mi scias tion ĉar mi rekonis la konstrua vendejaro ne malproksime. Ĉiuokaze, ni estis sur la tegmento kaj, ridetanto, li etendis sian manon al mi. Nekutima ago, ĉar li ne estas tia ulo kiu ŝatas kisi aŭ ĉirkaŭbraki la aliajn. Ĉi-joje malsamis, eble ĉar estis sonĝo. Kiam mi prenis lian manon, nu mi ne memoras klare kio okazis. La lumo kaj la nokto freneziĝis. Mi sentis, ke mi falas, ree kaj ree. Tamen mi estis ankoraŭ kun li, sur la tegmento. Li diris ion al mi, gravas kaj tiutempe ĝi multe ŝokis min. Tiam la lumoj plifortiĝis kaj mi vekiĝis.

Mi ne scias kial mi skribas ĝin : mi neniam verkis ion pri miaj sonĝoj. Ĝi impresis min kaj ŝajnis tre grava, mi ne scias kial.

La tago normalis, sed mi ne vidis Tom. Ĉu ĝi havas ion rilatan kun ĉi tiu sonĝo ? Ne, ĝi stultas. Nur estas sonĝo. Ankaŭ mi ricevis strangan rimarkon de miaj gepatroj. Ĝi est

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: