Quizlet (multfunkcia lerna retejo )

Quizlet (multfunkcia lerna retejo )

Mi jam parolis pri Kahoot, ankaŭ iomete pri Quizizz, sed mi nenion diris pri Quizlet(on). Jen artikoleto pri tiun ĉi.

Kahoot kaj ĝia rivalo permesas krei kvizojn, nur ilia funkciado malsamas. Quizlet ne samas. Fakte, ĝi estas lerna retejo, kiu funkcias per kartosistemo, kiun vi mem kreas. Ekzemplo estas probable pli bona ol klarigo :

Tiu ekzemplo estas uzita en la retejo de Hérouville Espéranto, por helpi homojn eklerni en Esperanto. La disvolviĝo de tia io estas simplega.

Vi nur bezonas fari liston de vortoj en 2 lingvoj (ekzemple Esperanto kaj la franca), kaj… jen. Unufoje la listo kreita, la platformo uzas ĝin per malsamaj ekzercoj/ludoj :

  • Kartoj : Estas la prezento de la vortoj kiel kartoj (logikaj).
  • Skribi : La malsamaj vortoj estas prezentitaj al vi en hazarda ordo kaj vi devas skribi iliajn tradukojn.
  • Lernado : En ĉi tiu studreĝimo, uzantoj ricevas rekomenditan studan aron surbaze de ĉu aŭ ne ili respondas studo-demandojn ĝuste. Repetado de terminoj responditaj malĝuste pliigas oftecon kaj panelo montras lernadon progreson longtempe.
  • Gravito : Vortoj moviĝas vertikale malsupren de la ekrano kia asteroidoj. La uzanto devas tajpi la tradukon antaŭ ĝi atingas la fundon de la ekrano. Ĝi estas unu el la studreĝimoj.
  • Kaj diktita, ekzameno kaj “live” kiu fonkcias kiel Kahoot.

Ĝi estas tre bona retilo por revizii aŭ lerni vortprovizon, konjugacion kaj kion vi iam ajn volas. La poentaro, la multaj iaj ekzercoj kaj la progresa montrado estas tre motivaj. Ĝia efikeco baziĝas sur ripetemo per malsamaj lernadaj manieroj

Deviga konto?

Vi povas uzi ĝin sen registriĝi, tamen (kaj tiu estas difekto), se vi trarigardos la kartojn, Quizlet aperigos mesaĝon, kiu devigas vin krei konton (per facebook, google aŭ retpoŝta adreso) por vidi ĉiujn vortojn. Tamen nenio malhelpas vin fari la diversajn ekzercojn sen konto. Fakte havi Quizlet konton, permesas antaŭrigardi ĉiujn vortojn kaj precipe konservi viajn rezultojn ambaŭ por la partituro kaj vidi vian progreson.

Kiel kutime, la ilo funkcias per komputilo, tabulkomputilo, inteligenta telefono kaj havas propran aplikon. La interŝanĝaj opcioj ankaŭ estas tre utilaj, ĉar krom dividi la ligon kaj inviti homojn retpoŝte (aŭ per sociaj retoj), ĝi ankaŭ povas esti integrigita en retejo per HTML-kodo (balizo “iframe”) :

Pagenda versio ankaŭ haveblas kun “ekstraj” funkcioj (rivalaj platformoj havas ilin en senpaga versio). Ne hezitu uzi anoncan blokilon por forigi la vidajn ĝenojn, specifaj al la senpaga versio.

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: