Kahoot (lernu dum amuzado)

Kahoot (lernu dum amuzado)


Jen reklama artikoleto (tamen mi havas nenian partnerecon kun Kahoot) ĉar mi ŝatus enkonduki ilon vaste uzatan en anglosaksaj landoj (kaj ne nur) kaj kiu povus vere akceli lernadon de Esperanto ; mi nomumis Kahoot. Tiu ĉi artikolo temas ĉefe pri asocioj (aŭ personoj) ofertantaj Esperanto-kursojn, kaj kiuj kompreneble estas malfermitaj al novaj proponoj. Kahoot estas origine norvega, kvankam Disney nun posedas 4% de la akcioj. Oni uzas multe en lingvo-lernado en universitatoj, aŭ eĉ pli:

Perfekta ilo por vigligi prelegon en universitato.

Ĝia avantaĝo: ĝi estas senpaga (ekzistas pagataj versioj pli-malpli superfluaj) kaj ne bezonas materialon vere eksterordinaran de nia tempo: unu komputilo (kunigita se eble kun videoprojektilo), retkonekto kaj poŝtelefonoj (aŭ tabulkomputiloj aŭ aliaj komputiloj). La funkciado estas simpla : Kahoot estas ilo, kiu donas al uzantoj la kapablon krei MCQ-on preskaŭ pri io ajn kaj io ajn, kaj poste dividi ilin. Nenio sensacia vi diros al mi kaj vi estus prava se ĝi nur limiĝis al tio.

Praktike certe eblas respondi la demandon hejme trankvile malantaŭ la ekrano, sed (kaj ĉi tio estas la plej ofta uzo) eblas organizi “vivajn” kunsidojn, tie studentoj, lernantoj, partoprenantoj, povas respondi vive kaj vidi rangon inter ĉiu demando. Mi rekomendas vin spekti kion ĉi tio donas kun la video antaŭe enmetita.


Funkciado

  1. Lernantoj estas kolektitaj ĉirkaŭ komuna ekrano (videoprojektilo aŭ unuopa komputilo), kontrolata de la instruisto kaj kiu montras PIN-kodon.
  2. Lernantoj konektas al Kahoot uzante la PIN-kodon ĉe la sekva retadreso: https://kahoot.it/
  3. Post kiam la alnomo eniĝis kaj ĉiuj ensalutis, Kahoot povas komenci. Tiel la demandoj aperas sur la komuna ekrano kun la proponitaj respondoj, ĉiu sur unu kolora bloko.
  4. Por respondi, lernantoj devas elekti en sia poŝtelefono, tabulkomputilo aŭ komputilo, la kolora bloko, kiu konformas al la respondo.
  5. Post kiam ĉiuj respondis, la ĝusta respondo aperas (estas ankaŭ kronometro) kaj la nombro de homoj, kiuj elektis ĉiun respondon.
  6. Inter ĉiu demando, ekzistas rangotabelo, kiu inkluzivas la unuajn kvin, sciante ke :
    1. Pli rapide vi estas, pli alta estas la nombro de punktoj
    2. Ju pli vi ricevas la ĝustajn respondojn, pli alta estas la nombro de punktoj.
  7. Je la fino de la demandaro, la fina rangotabelo aperas kaj fareblas retrosciigojn al la kreinto de Kahoot.

Kial ĝi estas interesa?

Partoprenantoj ne necesas krei konton (nur pseŭdonimo estas petita) kaj eblas aldoni sonojn kaj bildojn al la demandaroj.
Por revizii vortprovizon kaj gramatikajn punktojn, ĝi estas perfekta ilo. Plie, kun la ludema dimensio aldoniĝas tiu de la konkurenco kaj ĉi tiu, en ĉiuj aĝoj. Alia uzo: doni taskojn kun Kahoot kreante “defion” farebla sole, sed kies rezultoj kaj statistikoj de ĉiu partoprenanto videblas de la instruisto.

Komence kaj fino de la kunsido por plene kompreni la vortprovizon, ĉi tio povas esti bona solvo. Mallonge pluraj uzoj, kiu jam estis provita en pli striktaj kadroj kaj estus domaĝo ne ekspluati por lingvo kiel Esperanto.

Lasu komenton ... aŭ admiru (Un commentaire ?)

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: